Mezvarmaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj

Biomoj
Tersupraĵaj biomoj
Tundro
Tajgo
Montaraj herbejoj kaj arbustaroj
Mezvarmaj koniferarbaroj
Tropikaj kaj subtropikaj koniferarbaroj
Mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj
Mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj
Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj
Tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj
Mezvarmaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj
Tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj
Dezertoj kaj kserofitaroj
Inunditaj herbejoj kaj savanoj
Ĉeriveraj areoj
Malsekejo
Akvaj biomoj
Lageto
Marbordo
Mangrovo
Algarbaroj
Koralrifoj
Neritika zono
Kontinenta plataĵo
Pelaga zono
Benta zono
Varmaj fontoj
Malvarmaj submarfontoj
Aliaj biomoj
Enroka biomo
Ĉi tiu kesto: vidi  diskuti  redakti

La mezvarmaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj, laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF), estas tersupraĵa biomo kies superreganta vegetaĵaro konsistas el poacoj kaj/aŭ arbedoj. Ili troviĝas kie la klimato estas modera kaj duonarida ĝis kvazaŭhumida.

Situo de la biomo.

Stepoj/malalt-gresaj prerioj estas malalt-gresaj herbejoj kiuj troviĝas en duonaridaj klimatoj. Alt-gresaj prerioj estas alt-gresaj herbejoj en areoj kun pli alta precipitaĵo. Erikejoj kaj paŝtejoj estas, respektive, arbustetaroj kaj herbejoj kie arbara kreskado estas malhelpata hom-agade, ne klimate.

Altaj herbejoj, inkluzive de la alt-gresa prerio de Nordameriko kaj de la humida pampo de Argentino, havas moderan precipitaĵon kaj riĉajn grundojn kiuj igas ilin ideale taŭge por malintensiva agrikulturo, kaj alt-gresaj ekoregionoj inkluzivas iujn el la plej produktivaj greno-kultivaj regionoj en la mondo.

Savanoj estas areoj kie troviĝas kaj gresoj kaj arboj, sed la arboj ne formas kanopeon kiel en arbaro.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search